Mi neniam antaŭe legis ion de Agatha Christie kaj mi ne aparte ŝatas la krimromanan ĝenron, sed mi kompreneble konas la universon de Hercule Poirot ĉar li fariĝis konata parto de la kulturo kaj ankaŭ pro la filmo de la Orienta Ekspreso. Mi multe ĝuis la libron kaj legis ĝin preskaŭ senpaŭze. La ritmo de la libro estas tre rapida. Oni ne malŝparas tempon por detale priskribi la ĉirkaŭaĵojn, anstataŭe ŝajnas ke ĉiu frazo aldonas iun informon pri la intrigo kaj estas konstanta fluo de ŝokaj surprizoj. Tial estas malfacile forlasi la libron post kiam oni komencas legi.
Estas klare ke plejparte la roluloj estas nur iloj por antaŭenigi la rakonton. Ili plejparte restas en la atendoj de siaj karikaturoj. La roluloj mem kelkfoje ridas pri homoj kiuj legas senvalorajn krimromanojn, do eble tio estas agnosko de Agatha Christie pri la nura distra celo de la libro. La rolo de Hercule Poirot estas aparta troigo kaj lia maniero hazarde enmeti francajn vortojn kaj kritiki anglojn foje fariĝas komika kliŝo. Lia aroganta personeco estas la perfekta motoro por la rakonto ĉar li povas nature emfazi al ni la legantoj kiam iu afero estas grava por disvolvi la intrigon sen klarigi kial, tiel ke ni ankoraŭ povas ludi la ludon kaj provi mem eltrovi la solvon. Mi tute ne antaŭvidis la finon, sed mi ĝenerale neniam sukcesas pri tiaj ludoj, do tio ne signifas ke ne eblas trovi ĝin. Atinginte la finon mi ja nun povas vidi ke estas sufiĉe da indikoj kaŝitaj en la teksto por trovi la solvon.
De moderna vidpunkto estas kelkaj antaŭjuĝoj kiuj eble ne estus akcepteblaj nuntempe. Ekzemple Poirot ofte diras aferojn kiel «virinoj pensas tiel dum viroj pensas tiel». Je unu momento la tradukinto aldonis piednoton por rimarkigi ke unu diraĵo de iu rolulo estas antisemita antaŭjuĝo.
Mi trovis la tradukon bonega. Konante la parolmanieron de Hans Becklin pro la podkasto Usone Persone, mi jam atendis ke mi bezonos vortaron por kompreni la tekston kaj mi ne malpravis. Jam en la antaŭparolo aperas la amuza vorto «libroza». Sekve estas senbrida uzo de la mava lingvo kun vortoj kiel «farnienta» kaj «dipsomaniulo». Nu, pri tiu lasta mi trovis ke la sama vorto aperas en la angla originalo, do eĉ se mi legus en la angla mi bezonus vortaron. Tamen pri la unua vorto mi pensas ke aliaj tradukistoj eble elektus memkompreneblan kunmetitan vorton por esprimi tion. Sed nu, la rigardado en la vortaro ne multe ĝenis mian legadon kaj mi komprenas ke la preferoj pri la stiloj de tradukado estas subjektiva afero. Mi trovis amuze ke hazarde estas piednoto por klarigi la signifon de la vorto «aperti», sed nur por tiu vorto kaj ne por la amaso da aliaj mavaj vortoj.
Laŭ mia modesta scio, mi trovis neniun lingvan eraron krom kelkajn tajperarojn, ekzemple «trarigaris» ĉe paĝo 57 kaj «eble ĉi ni li estas» ĉe paĝo 179. Sed ankaŭ ne estas malofte ke tiajn eraretojn oni trovas en grandaj nacilingvaj libroj, do oni ne povas plendi.
Hans ŝajne multe uzis la proverbaron por spici la tradukon. Mi komparis kelkajn kun la originala teksto kaj la proverboj ŝajne ne nur estas por elturniĝi por traduki anglajn esprimojn, ili ankaŭ anstataŭas normalan paroladon, do tio estas ioma devojiĝo de la originalo. Estas risko uzi la proverbojn ĉar multaj el ili estas tute nekompreneblaj aŭ nekonataj al esperantistoj, sed mi trovis ke tiuj kiujn Hans uzis estas sufiĉe memkompreneblaj kaj ili ne ŝajnas nenaturaj. Mi tamen trovis ke aperas la proverbo «estas tubero en la afero» iom tro ofte, tiel ke ĝi komencas distri de la legado.
Hans aldonis multajn piednotojn al la traduko, ĉefe por klarigi la francaĵojn de Hercule Poirot, sed ankaŭ por rapide klarigi la kuntekston de kelkaj kulturaĵoj de la epoko de la libro. Mi bone aprezis ilin, ĉar eĉ kiel denaska anglo mi plejparte ne konis tiujn indikojn.
Resume mi multe rekomendas la libron, aparte se oni serĉas ion distran kiu estas facile alirebla sen pretendi esti altnivela beletro.